Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 266 (2011-03-16)
[DEJ] 2-a PRINTEMPE, 18-a ĝis 25-a de aprilo 2011, en Eifel-regiono (Dahlem-Baasem)

Saluton!

La ĉi-jara renkontiĝo PRINTEMPE de la asocio EsperantoLand okazos de la 18-a ĝis la 25-a de aprilo 2011, en la Eifel-regiono, apud la vilaĝo Dahlem-Baasem (sude de Kolonjo). Jam la 1-a PRINTEMPE pasintjare okazis en la sama domo, kiu tre plaĉis al ni - ĝi troviĝas sur monto kun superrigardo al la valo, apud arbaro kaj ĝi havas agrablan endoman naĝejon. Eblas bele promeni ĉirkaŭe en kampoj kaj arbaro kaj fari ekskursojn en la regiono.

Ni planas pasigi trankvilajn printempajn tagojn, aŭskulti kelkajn prelegojn, havi eble konversacian rondon aŭ alian lingvan kurson, ĝui la flosadon en la varma akvo de la endoma naĝejo, fari promenojn kaj ekskursojn, festi paskon - do ĝui la vivon kaj la printempon. Ni invitas familiojn kun infanoj, parojn kaj unuopulojn.

La renkontiĝo okazos en la semajno antaŭ pasko kaj finiĝos en la paska lundo. La datoj do kongruas ekzemple kun la lernejaj ferioj en Belgio, en germanaj landoj kiel Nordrejn-Vestfalio aŭ Rejnlando-Palatinato kaj en la zonoj B kaj C en Francio (ekzemple Lille kaj Parizo).

La informojn kaj la aliĝilon vi trovas sur http://www.esperantoland.org/printempe/index.shtml#printempe .

Ni tre ĝojos, se vi ŝatos partopreni. Volonte mi respondos viajn demandojn.

Kun afablaj salutoj, Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand, Internaciaj ferioj

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026